Buŝmimiko en la lingvaĵo de pedagogio de surduloj kaj de malbonaŭdantoj estas termino por la videbla formo de la suba parto de la homa vizaĝo, aparte de la lipoj, dum produktado de vortoj en la parola lingvo - do la mimiko de la buŝo kaj la ĉirkaŭa vizaĝoparto.

En la produktado de parolaj vortoj, krom la parolorganoj interne de la kapo (movoj de la gorĝo, voĉkordoj kaj la buŝkavo inkluzive de la lango kaj dentaro) ankaŭ la ekstera parto de la buŝo inkluzive de la lipoj moviĝas en karakteriza maniero. Tiuj mimikaj movoj malgraŭ malgrandaj interindividuaj diferencoj pli-malpli samas ĉe la plej multaj homoj. La observado de tiuj karakterizaj bildoj de buŝminiko permesas al surduloj kaj malbonaŭdantoj dedukti la parolatajn sonojn, sen ke necesus aldona gestado per signolingvo. Tiu pervida observo de la buŝmimiko en multaj naciaj lingvoj priskribiĝas per termino, kiu tradukeblus al Esperanto per "lipolegado" aŭ "legado de lipaj movoj".