Bulbizaro

specio de Pokemono

Bulbizaro (japane フシギダネ Fushigidane, germane Bisasam, france Bulbizarre) estas unua-generacia pokemono de tipo herba kaj venena. Ĝia pokedeksa numero estas 1.

Bulbizaro
Nomo en diversaj lingvoj
Japana フシギダネ Fushigidane
Angla Bulbasaur
Franca Bulbizarre
Germana Bisasam
Hispana Bulbasaur
Itala Bulbasaur
Korea 이상해씨 Isanghessi
Pokedeksoj
Pokedekso 001
Johto 226
Hoenn 203
Trajtoj
Speco Sema Pokemono
Alteco 70 cm
Generacio Unua
Evoluas en Herbizaro Unua
Stato Baza
Tipoj Herba
Venena
Kapableco Herba helpo
vdr


Nomdeveno redakti

Ĝia japana nomo, フシギダネ Fushigidane, devenas el unuigo de la vortoj 不思議 fushigi (mistera, mirakla, stranga) kaj 種 tane (semo).

Ĝia angla nomo, Bulbasaur, devenas el unuigo de la angla vorto bulb (bulbo) kun la greka vorto σαῡρος sauros (lacertulo). La sama nomo estas uzata en la multaj lingvoj, kiuj uzas la anglajn nomojn, ekzemple en la hispana kaj la itala.

Ĝia germana nomo, Bisasam, devenas el unuigo de la vortoj bisamratte (ondatro) kaj samen (semo).

Ĝia franca nomo, Bulbizarre, devenas el unuigo de la vortoj bulb (bulbo) kaj bizarre (stranga).

Ĝia korea nomo, 이상해씨 Isanghaessi, devenas el unuigo de la vortoj 이상하다 isanghada (stranga, eksternorma) kaj 씨 ssi (semo).

Evoluo redakti

Bulbizaro evoluas al Herbizaro je nivelo 16, kiu evoluas al Florizaro je nivelo 32.