Buranovo (Udmurtio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Buranovo |
Buranovo (ruse Бураново, udmurte Брангурт) estas vilaĝo (ruse село, selo) en Udmurtio, respubliko en la Ĉevolga federacia regiono de Rusio.
Buranovo | |
ruse: Бураново, udmurte: Брангурт | |
vilaĝo | |
Oficiala nomo: Бураново | |
Lando | Rusio |
---|---|
Respubliko | Udmurtio |
Regiono | Ĉevolga federacia regiono |
Distrikto | Distrikto Malaja Purgan |
Rivero | Mezĵinka |
Situo | Buranovo |
- koordinatoj | 56° 35′ 19″ N 53° 19′ 49″ O / 56.58861 °N, 53.33028 °O (mapo) |
Loĝantaro | 658 (2011) |
Unua skribmencio | 1710 |
- statuso de vilaĝö | 1860 |
Horzono | MT (UTC+4) |
Poŝtkodo | 427820 |
Telefona antaŭkodo | +7 34138 |
OKATO | 94 233 820 002 |
Aŭtokodoj | 18 |
Situo kadre de Rusio
| |
Situo kadre de Udmurtio
|
En januaro 2011 la vilaĝo havis 658 loĝantojn, el kiuj 123 laboris en la eduka sektoro.
La loĝloko konatiĝis per la muzikgrupo Buranovskije Babuŝki (ruse Бурановские бабушки, udmurte Брангуртысь песянайёс, en Esperanto "avinoj el Buranovo"), kiu reprezentis Rusion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, Azerbajĝano.