Burgo Dunvegankastelo Dunvegan estas la sidejo de la skota klano de MacLeod. La kastelo troviĝas sur la insulo Skye, Proksimaj Hebridoj.

Burgo Dunvegan
kastelo
burgo • country house [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando
SituoSkye
- koordinatoj57° 26′ 55″ N, 6° 35′ 24″ U (mapo)57.4485-6.59004Koordinatoj: 57° 26′ 55″ N, 6° 35′ 24″ U (mapo)

Burgo Dunvegan (Britio)
Burgo Dunvegan (Britio)
DEC
Map
Burgo Dunvegan

Vikimedia Komunejo:  Dunvegan Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
burgo Dunvegan sur la insulo Skye
burgo Dunvegan, enirejo

Historio kaj konstruo redakti

La burgo Dunvegan estas la plej aĝa daŭre loĝata burgo aŭ kastelo en Skotlando. Ĝi estas la loĝloko de la klanestroj de la klano MacLeod de pli ol 800 jaroj. La burgo situas tuj ĉe Loch Dunvegan. En la tempo de la reĝino Viktoria la klano konstruigis grandan parkon. La golfa marfluo donas al la insulo relative mildan veteron kaj multaj plantoj povas kreski tie.

Unua fortikaĵo

En la 13a jarcento la klano MacLeod konstruigis la unuan fortikaĵon sur roko. Simpla ŝildmuro protektis la ekonomiajn kaj loĝdomojn. Poste la ŝildmuro ricevis krenelojn. Ĉirkaŭ la jaro 1340 Malcolm MacLeod (la tria klanestro), konstruigis la grandan burgfridon.

Pluaj konstruŝtupoj

En la 15a jarcento Alasdair Crotach MacLeod, la tiama, oka klanestro, konstruigis la fean turon, kies kvar loĝeblaj etaĝoj estas ligitaj per malvastaj helikaj ŝtuparoj.

Hodiaŭa aspekto redakti

La hodiaŭa aspekto de la burgo estas la rezulto de la konstrulaboroj dum la viktoria tempo. La konstruadon planis la skota arĥitekto Robert Brown. La nova aspekto de la burgo estas pli pompa kun pluraj orieloj. Ĝi estas nun pli kastelo ol burgo.

 
altlanda bovo

Literaturo redakti

  • Christina Gambaro, Giulia Gaida (Red.): Schottland – Burgen und Schlösser. Karl Müller, Köln 2003, ISBN 3-89893-075-0.

Eksteraj ligiloj redakti