Burgruino Weyer (germane ankaŭ Weyerhofburg) estas ruino de deklivburgo en alteco de 816 metroj en Bramberg am Wildkogel en Aŭstrio ĉ. 25 metrojn supre de la bieno Gutshof Weyer. Ĝi tipas por etaj burgoj de Pinzgau laŭ kies formo konserviĝis krome nur Felber-turo. Tasko ĝia estis la protektado de la enirejo al la valo Habachtal kun ĝiaj multaj smeraldoj.

Burgruino Weyer

Weyer-ruinaĵo je Pinzgau

Weyer-ruinaĵo je Pinzgau
burga ruino • kultura havaĵo
Alternativa nomo Weyerturm, Wihara, Wiare, Weihern, Weyerhofburg
Geografiaj informoj
Lando Aŭstrio Aŭstrio
Geografia situo 47° 15′ 39″ N, 12° 19′ 5″ O (mapo)47.26078312.317961Koordinatoj: 47° 15′ 39″ N, 12° 19′ 5″ O (mapo)
Burgruino Weyer (Lando Salcburgo)
Burgruino Weyer (Lando Salcburgo)
DEC
Burgruino Weyer
Burgruino Weyer
Situo de Burgruino Weyer
Burgruino Weyer (Aŭstrio)
Burgruino Weyer (Aŭstrio)
DEC
Burgruino Weyer
Burgruino Weyer
Situo de Burgruino Weyer
Map
Alto 816 m ü. A.
Tipologio laŭ geografia situo Höhenburg, Hanglage
Konstruita 1130
Konserva stato Burgoruino
vdr

Historio redakti

La unuaj dokumentaj mencioj referencon donas al la senjoroj de Weyer, konkrete pri: Rapoto de Wiare (1130), Chunrad (1150), Haimo (1160) kaj Berthold (1169). En 1270 tre verŝajne ekposedantis la episkopoj de Chiemsee. En 1454 enfeŭdigis oni Florian Stuhlfelder kun edzino kaj du filoj: al li estis komisiite starigi propran konstruaĵon kun orielo; klare havis la rajton gasti la episkopoj de Chiemsee dum iliaj ĉasadoj. Heredorajton ĉi-prie gajnis la idoj de Stuhlfelder. Inter 1504 kaj 1519 ĉeestis Gregor kaj Erasmus Mandl von Steinfels antaŭ Ludwig Lebenauer (1519), paroĥestro de Bramberg, Christian Plank zu Büchl (1533) kaj Karl Jocher kaj Wilhelm Jocher (1570).

La pli malfrua posedanto Nikolaus Ainöder transloĝiĝis en pli komfortan bienon apudan sed ja necesis daŭre sekurigi tranoktejon episkopan. Komence de la 17-a jarcento sin liberigis de tiu ĉi gastigdevo mone Nikolaus Ainöder: kontraŭe devis li bonvenigi en kazo de neceso episkopojn en sia bienodomo mem. Ekde 1629 mencioj estas pri la sekvaj uzantoj de la bieno kaj de la turo: familio Liebenberger, Severin Senninger (1671), Rottmayr (1691), Schmerold (1732) kaj Schachner. Severin Senninger kiu ĝuis la ĉeeston per nupto instali sen 1669 la princajn ĉambrojn.

En 1733 edzigis Maria Magdalena Schachner la komerciston Georg Hofer el Mittersill, kies prapranepino Margaret alportis la posedaĵon geedzecen. La Meilinger-oj estas la hodiaŭaj posedantoj. La tuto estis demolita en 1940; la princaj ĉambroj estu donaco por la domo de Adolf Hitler je Obersalzberg. Antaŭ militofino oni kaŝis en Bramberg artaĵojn el vienaj muzeoj de Rembrandt, Bruegel, Albrecht Dürer, Ticiano kaj Rafaelo.

Nuna stato burgruina redakti

Oriente de Weyer-turo ankoraŭ ĉeestas fundamentaj muroj de ne tute kvadrata konstruaĵo kiun iam muro unuigis al la turo. La turo (horizontala projekciaĵo de 14x10 metroj) pro foseto estas iomete for de la monto. Suden estis sekurigo per abrupta deklivo dume norde troviĝis tranĉeo neprofunda kun lageto: ĝi sian nomon donis al ĉio.[noto 1]

Antaŭture konserviĝis la eksteraj muroj kun alteco de 16 metroj. La malsupran etaĝon formas tavolmasonaĵo kun bosoj el ŝtonoj akvorepeligaj. Interne videblas trabaraj truoj por iamaj traboj el lignoj: ŝajne temis pri sepetaĝa konstruaĵo kun plej supra gardo-rondirejo neaperta. Enirejo estis en la unua etaĝo kiun anstataŭigis intertempe enirejo en la tria etaĝo. Sudflanke spekteblas etaj fenestraj partoj kaj oriente rondarka pordo supozigas ekziston de orielo.

Enture en la oriento romanika kapelo lasis spurojn kun ankoraŭ restinta duonronda apsido kaj rondarkfenestro spektanta korten. Gipsorestoj kun simpla pentrado ankaŭ postvivis. Supre de la pereinta preĝejeto du mallarĝaj ŝtuparoj kondukis de la kvara ĝis la sesa etaĝo.

En niaj tagoj Weyerhof apude estas ŝatata restoracio.[1] La ruino, sur kiu antaŭ restauriĝo kreskis arboj, ekde la mezo de la 1990-aj jaroj alireblas. Legendo rakontas pri malriĉa knabo kiu pridonaciĝis mone: li estis preninta braĝon de en la turo kiu ŝanĝiĝis en oron.[2]

Literaturo redakti

  • Georg Clam Martinic: Burgen und Schlösser in Österreich. Landesverlag im Veritas Verlag, Linz 1991
  • Friederike Zaisberger kaj Walter Schlegel: Burgen und Schlösser in Salzburg. Pongau, Pinzgau, Lungau, Birken-Reihe, Vieno 1978, ISBN 3-85030-037-4

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. La germana vorto por lageto estas Weiher.

Referencoj redakti

  1. hejmpaĝo gasteja
  2. "Die Sage von der Ruine Weyer"