Burito

(Alidirektita el Burrito)

Burito (hispane burrito) estas meksika manĝaĵo kiu originas el la nordo de Meksiko aŭ sudokcidento de Usono.

Burito

La burito konsistas el tortiljo, plejofte farĉita per fazeoloj kaj viando (viandhaketaĵokokaĵo), kelkfoje ankaŭ per fromaĝo), ruligita tiel ke la farĉo estas interne de la tortiljo.

La hispana vorto "burrito" venas de la hispana vorto burro (azeno). Burrito do estas azeneto. Ĝi ankaŭ estas bongustaĵo de la meksika kulturo.

Vidu ankaŭ redakti