Malfermi la ĉefan menuon
Don Murray kaj Marilyn Monroe

Bus Stop (Bushaltejo) estas usona amafera komedia filmo de 1956 reĝisorita de Joshua Logan por 20th Century Fox, kie stelulis Marilyn Monroe, Don Murray, Arthur O'Connell, Betty Field, Eileen Heckart, Robert Bray kaj Hope Lange.

Malkiel ĉe plej el la fimoj de Monroe, Bus Stop estas tute nek komedio nek muzika, sed pli bone teatreca peco; ĝi estis la unua filmo kie ŝi aperis post esti studinta ĉe Actors Studio en Novjorko. Monroe tamen kantas unu kanton: "That Old Black Magic" de Harold Arlen kaj Johnny Mercer.

Bus Stop estis bazita sur du teatraĵoj de William Inge, nome People in the Wind kaj Bus Stop. La inspiro por la teatraĵo venis el popolo Inge trafita en Tonganoxie, Kansaso.[1]

En la sezono 1961–62, ABC adaptis la teatraĵon kaj la filmon en televidserion samnoman, Bus Stop kie stelulas Marilyn Maxwell kiel posedanto de busstacio kaj ties restoracio. En la epizodo "Chérie" kiun tuj sekvis la filmon, nome Tuesday Weld plenumis la rolon de Marilyn Monroe, kaj Gary Lockwood aperis kiel Don Murray.

La filmo estis filmita en Idaho kaj Arizono.[2]

NotojRedakti