Busto de Bureba
Busto de Bureba [BUSto debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.
Busto de Bureba | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09244 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 138 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 40′ N, 3° 16′ U (mapo)42.659166666667-3.2644444444444Koordinatoj: 42° 40′ N, 3° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 728 m [+] | ||
Areo | 18,56 km² (1 856 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio Redakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 138 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 770 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 57 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Parto de la municipa teritorio estas ene de la Natura Parko de la Montoj Obarenes.
Historio Redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo Redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj porkoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Marteno, kies sonorilturo estas skize en la blazono.