Chivas USA

futbala klubo en Kalifornio, Usono
(Alidirektita el CD Chivas USA)

CD Chivas USA, origine Club Deportivo Chivas USA estis futbalklubo en Carson (Kalifornio), antaŭurbo de Los-Anĝeleso, Usono, kies profesia unua vira teamo estis fondita en 2004. La teamo inter 2005 kaj 2014 ludis en la Granda Ligo Futbala, la plejbona nivelo de futbalo en Usono kaj Kanado. La koloroj de la klubo estas ruĝa, blanka, kaj blua. La komenco de la origina nomo, Club Deportivo, estas indiko pri tio, ke la klubo havas membrojn aparte el la hispanlingva loĝantaro de la urbo. Aparte de tio, la unua teamo estis oficiala dependaĵo de la klubo Club Deportivo Guadalajara de la maksika urbo Gvadalaharo

CD Chivas USA
defunct association football club
Kluba nomo  Club Deportivo Chivas United States of America
Kromnomo Red-and-White
(Ruĝa kaj blanka)
Fondita  2004
Stadiono  The Home Depot Center
Carson,  Usono
Kapacito  27.000
Prezidanto  Jorge Vergara
Trejnisto  Martin Vasquez
Ligo  Granda Ligo Futbala
2009  6-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

Eksteraj ligiloj redakti