CONCORD (organizaĵo)

CONCORD (Eŭropa NRO-Konfederacio por Krizhelpo kaj Evoluigo) estas la eŭropa konfederacio de neregistaraj organizaĵoj por Helpo kaj Evoluo. Ĝi estis fondita en 2003 kaj estas la ĉefa interparolanto de neregistaraj organizaĵoj kun la institucioj de la Eŭropa Unio pri evolupolitiko. En 2011 ĝi havis 28 landajn asociojn, 18 internaciajn retojn kaj 2 asociajn membrojn reprezentante 1 800 neregistarajn organizaĵojn kiuj estas apogitaj fare de milionoj da civitanoj en tuta Eŭropo. Ĝiaj membroj estas naciaj platformoj de neregistaraj organizaĵoj kaj internaciaj retoj de neregistaraj organizaĵoj. La sekretariejo estas bazita en Bruselo.

Eŭropa NRO-Konfederacio por Krizhelpo kaj Evoluigo
European NGO confederation for relief and development / Confédération européenne des ONG d'urgence et de développement
organizaĵo
Komenco 2003
Sidejo Bruselo, Eŭropa Unio Eŭropa Unio
Lingvoj

angla (kaj iom da franca)

Retejo concordeurope.org
vdr

La deklarita celo de la Konfederacio estas plifortigi la efikon de eŭropaj evoluaj neregistaraj organizaĵoj kombinante kompetentecon kaj respondecon. Ekde 2003, CONCORD reviziis kaj protestis kontraŭ la politikoj kaj praktikoj de la Eŭropa Unio rilate al eksterlanda helpo kaj ĝia engaĝiĝo al la Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC) de la Unuiĝintaj Nacioj.

Eksteraj ligiloj redakti