CP Urbanos de Coimbra
ĉeurba fervoja reto en Portugalio
CP Urbanos de Coimbra estas fervoja servo funkciigata fare de Comboios de Portugal, estante parto de CP Urbanos, kies misio estas provizi fervojajn servojn el la urbo Koimbro al ĝia subregiono kaj proksimaj urboj.
CP Urbanos de Coimbra | |
---|---|
Alfa Pendular en stacio Coimbra-B | |
commuter rail network | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Koimbro Portugalio |
Transportsistema speco | ĉeurba fervojo |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 45,4 km |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Comboios de Portugal |
La reto havas 1 linion kaj suman longon de 45,4 km, plene elektrizita kaj plejparte duobligita, ligante la urbon Koimbro kun la urbo Figueira da Foz, pasante tra Montemor-o-Velho kaj Soure.
Urbaj trajnoj veturas tra 4 municipoj, tiel havigante servon al pli ol 240 mil loĝantoj inter la urboj Koimbro kaj Figueira da Foz, pasante tra la urboj Montemor-o-Velho kaj Soure. En 2019 estis pli ol 890 mil pasaĝeroj, la plej alta nombro iam ajn.