CP Urbanos do Porto
CP Urbanos do Porto estas operacia unuo de Comboios de Portugal kiu disponigas antaŭurbajn pasaĝerajn fervojajn servojn en la Metropola Areo de Porto kaj en najbaraj lokoj kiel ekzemple la subregionoj de Cávado ĝis Braga, Ave ĝis Guimarães, Tâmega ĝis Marco de Canaveses kaj Baixo Vouga ĝis Aveiro ene de radiuso de proksimume 60 km ĉirkaŭ la urbo Porto.
CP Urbanos do Porto | |
---|---|
![]() | |
Serio 3400 de CP en Porto-Campanhã | |
servo • transporta reto • commuter rail network | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Porto![]() |
Transportsistema speco | ĉeurba fervojo |
Komenco de trafiko | 6-a de novembro 1997 |
Teknikaj informoj | |
Nombro de linioj | 4 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Comboios de Portugal |
Historio
redaktiSekvante la reorganizadon laŭ komerca logiko, aprobita fare de la Estraro de Direktoroj de CP la 6-an de novembro 1997, organizaj unuoj estis establitaj kun aŭtonomia administrado surbaze de specifaj postuloj de merkato. Tiel naskiĝis CP Urbanos de Lisboa (USGL-Unidade de Suburbanos da Grande Lisboa) kaj CP Urbanos do Porto (USGP-Unidade de Suburbanos do Grande Porto), kiuj kune transportas ĉirkaŭ 80% de la totalaj pasaĝeroj transportitaj de CP.
Reto
redaktiCP Urbanos do Porto | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Linioj | Itinero | Longo | Stacioj | Malfermo | Veturanta materialo | |
Linha do Marco | Porto-São Bento ↔ Marco de Canaveses | 62,6 km | 27 | 6-a de novembro 1997 | UME CP 3400 (Bombardier) | |
Linha de Guimarães | Porto-São Bento ↔ Guimarães | 58,3 km | 25 | 30-a de oktobro 1938 | ||
Linha de Braga | Porto-São Bento ↔ Braga | 56,5 km | 27 | 21-a de majo 1875 | ||
Linha de Aveiro | Porto-São Bento ↔ Aveiro | 65,9 km | 25 | 4-a de novembro 1877 |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo CP Urbanos do Porto en la itala Vikipedio.