Cañada de Calatrava
Cañada de Calatrava [kanjAda de kalatrAba] (Brutovojo de Kalatrava) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Cañada de Calatrava | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13430 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Miguel Gómez Peco | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 123 (2010) | ||
Loĝdenso | 4,11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 51′ N, 4° 1′ U (mapo)38.855277777778-4.0211111111111Koordinatoj: 38° 51′ N, 4° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 660 m [+] | ||
Areo | 29,9 km² (2 990 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cañada de Calatrava [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝantoj nomiĝas cañutos. La censita populacio en 2010 estis de 123 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,11 loĝ/km².
Situo
redaktiCañada de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real. La areo de ties teritorio estas de 29.9 km².
Ĝi situas ĉe la ŝoseo kiu estas inter Corral de Calatrava kaj Villar del Pozo. La municipa teritorio limas oriente kun Ciudad Real kaj Villar del Pozo, sude kun Argamasilla de Calatrava kaj okcidente kun Caracuel de Calatrava kaj Corral de Calatrava.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado. Servoj, dormurbo por provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiLa historio de la vilaĝo estas ligata al tiu de la Ordeno de Kalatrava, kiu posedis la teritorion post la konkero al la islamanoj. Krome ĝi estis sufiĉe proksima al la ununura reĝurbo nome Ciudad Real kiu konfliktis kontraŭ la ordeno kaj inverse.