Cañete (Cuenca)

(Alidirektita el Cañete)

Cañete [kaNJEte] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Cañete
20070414 - Cañete - Vista del casco urbano desde el castillo.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16300
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Sagrario Ibáñez (PP)
Demografio
Loĝantaro 759  (2016)
Loĝdenso 8,73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 3′ N, 1° 39′ U (mapo)40.041797-1.6490269Koordinatoj: 40° 3′ N, 1° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 105 m [+]
Areo 86,96 km² (8 696 ha)
Situo de Cañete
Situo de Cañete

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cañete [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

LoĝantojRedakti

La loĝanto nomiĝas cañetero [kanjeTEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 759 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,73 loĝ/km².

SituoRedakti

Cañete estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, fakte en Serranía Baja, je altitudo de 1.105 m super marnivelo; je 69 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 86,96 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°02′30″N 1°38′56″Ok.

KomunikvojojRedakti

La ĉefa komunikvojo estas la N-420. La vilaĝo troviĝas meze de la vojo Cuenca-Teruel. Oni planis konstrui aŭtovojon ligantan ambaŭ urbojn, sed finfine tio ne eblis pro la altaj kontraŭmediaj sekvoj. Tamen estas bushaltejo por buso al Valencio kun halteblo en Utiel kaj alia al Cuenca. Krome estas malgranda haveno pos helikopteroj por urĝaj aferoj.

HistorioRedakti

 
La kastelo de Cañete el la vilaĝo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1,841 loĝantoj en 1940 al 759, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cañete, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Cañete kie oni falis al la nunaj 759.

Ekonomio kaj servojRedakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Estas bazlernejo, apoteko, kuracistejo, trinkejoj, natura distrejo El Chorreadero, sportejo, naĝejo, hoteloj, kastelo, benzinejo kaj kazerno de Guardia Civil.

Vidu ankaŭRedakti