Cabezón de la Sierra

Cabezón de la Sierra [kabeZON delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Cabezón de la Sierra signifus Montopintego de la Montaro.

Cabezón de la Sierra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09612
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 39  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 3° 15′ U (mapo)41.934444444444-3.2419444444444Koordinatoj: 41° 56′ N, 3° 15′ U (mapo) [+]
Alto 1 000 m [+]
Areo 19,83 km² (1 983 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabezón de la Sierra (Provinco Burgoso)
Cabezón de la Sierra (Provinco Burgoso)
DEC
Cabezón de la Sierra
Cabezón de la Sierra
Situo de Cabezón de la Sierra
Cabezón de la Sierra (Hispanio)
Cabezón de la Sierra (Hispanio)
DEC
Cabezón de la Sierra
Cabezón de la Sierra
Situo de Cabezón de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabezón de la Sierra [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 70 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Ekde 1927 estis Fervojo Santander-Mediteraneo, kun stacidomo en Cabezón. Sur tiu fervoja sektoro oni filmis en 1971 Les pétroleuses, reĝisorita de Christian-Jaque, kun Brigitte Bardot kaj Claudia Cardinale en ĉefaj roloj. La fervojo funkciis ĝis 1984. En la 16a de julio 1926 oni instalis la elektran lumon en Cabezón de la Sierra. Sed la endoma akvoservo instaliĝis nur en la 1980-aj jaroj. Samtempe oni pavimis la stratojn kaj oni faris aliajn vorkojn.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejo, la mezepoka nekropolo, fosiliaj arboj kaj fonto de minerala akvo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti