Cabrerizos estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Cabrerizos estas tradukebla etimologie al Kaprejoj aŭ pli ĝuste Kapristejoj.

Cabrerizos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37193
Demografio
Loĝantaro 4 224  (2023) [+]
Loĝdenso 364 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 5° 37′ U (mapo)40.979166666667-5.6127777777778Koordinatoj: 40° 59′ N, 5° 37′ U (mapo) [+]
Alto 823 m [+]
Areo 11,62 km² (1 162 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabrerizos (Provinco Salamanko)
Cabrerizos (Provinco Salamanko)
DEC
Cabrerizos
Cabrerizos
Situo de Cabrerizos
Cabrerizos (Hispanio)
Cabrerizos (Hispanio)
DEC
Cabrerizos
Cabrerizos
Situo de Cabrerizos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabrerizos [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldehuela de los Guzmanes, Arenal del Ángel, Cabrerizos, Casablanca, La Carcesa, La Flecha, La Granja, Las Dunas kaj Vivero Forestal, okupas totalan areon de 11,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 4 196 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 4 000 loĝantojn ekde la komenco de la 21-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ties proksimeco al la provinca ĉefurbo (dormurbo). Ĝi distas nur 5 km de Salamanko, provinca ĉefurbo. Cabrerizos estss bode de la rivero Tormes, apud Salamanko. Limas sude kun Santa Marta de Tormes, Pelabravo kaj Calvarrasa de Abajo, oriente kun Aldealengua, norde kun Moriscos, Castellanos de Moriscos kaj Villares de la Reina kaj okcidente kun Salamanko.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis kaj ĉefe situacio kiel dormurbo.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti