Cabreros del Monte

Cabreros del Monte [kaBREros delMONte] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Cabreros del Monte estas etimologie komprenebla al Kapristoj de la Monto. Pri paŝtista deveno aperas kapoj de kapro kaj de ŝafo en la blazono.

Cabreros del Monte
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47832
Demografio
Loĝantaro 56  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 5° 16′ U (mapo)41.848611111111-5.2697222222222Koordinatoj: 41° 51′ N, 5° 16′ U (mapo) [+]
Alto 731 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
Cabreros del Monte (Provinco Valadolido)
Cabreros del Monte (Provinco Valadolido)
DEC
Cabreros del Monte
Cabreros del Monte
Situo de Cabreros del Monte
Cabreros del Monte (Hispanio)
Cabreros del Monte (Hispanio)
DEC
Cabreros del Monte
Cabreros del Monte
Situo de Cabreros del Monte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabreros del Monte [+]
vdr
Cabreros del Monte en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 28,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 63 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 62 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. La 26an de Marto 1206 estis subskribita en Cabreros del Monte la traktato de Cabreros, fare de la reĝoj Alfonso la 8-a de Kastilio kaj Alfonso la 9-a de Leono.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio de Berrueces estis de 1251.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti