Cadaval
Cadaval estas portugala urbeto de la regiono okcidenta (Oeste) kaj de la Distrikto Lisbono kun ĉirkaŭ 3 000 loĝantoj.

Cadaval | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Portugalio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 228 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 81 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 15′ N, 9° 4′ U (mapo)39.24621-9.06738Koordinatoj: 39° 15′ N, 9° 4′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 174,89 km² (17 489 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi estas sidejo de la municipo Cadaval, kun 174,89 km² de areo kaj 13 372 loĝantoj (2021), subdividita en sep freguesias. La municipa teritorio limas norde kun Caldas da Rainha, oriente kun Rio Maior kaj Azambuja, sude kun Alenquer, sudokcidente kun Torres Vedras, okcidente kun Lourinhã kaj nordokcidente kun Bombarral.
Historio
redaktiEn la teritorio de Cadaval aperis restaĵoj de homa loĝado el prahistorio. En la montaro Montejunto, en Pragança, estas grotoj kiuj utilis kiel loĝejoj dum la Neolitiko. Cadaval mem estis loĝata de araboj dum sia restado en Iberio; post la konkero fare de kristanoj ĝi ricevis foruon en 1371 el la reĝo D. Fernando, kaj ĝi profitis el la administracia reformo entreprenita de D. Manuel kiu, en 1513, havigis novajn privilegiojn.
D. João IV, post la sendependigo de Portugalio el Hispanio, faris ĝin sidejo de duklando. Tamen, en 1895, la urbo perdis la municipan ĉefurbecon, kiun reakiris tri jarojn poste.[1]
Submunicipoj
redaktiCadaval havas jenajn freguesías:
- Alguber
- Cadaval e Pero Moniz
- Lamas e Cercal
- Painho e Figueiros
- Peral
- Vermelha
- Vilar
Vidindaĵoj
redakti- Preĝejo de Nossa Senhora da Conceição de Cadaval
- Kapelo de Nossa Senhora da Ajuda, kastrumo, kaj fontano en Cercal
- Kastrumo de Rocha Forte en Lamas
- Reĝa Fabriko de Glacio de Serra de Montejunto en Lamas
Bildoj
redakti-
Preĝejo de Nossa Senhora da Conceição de Cadaval
-
Reĝa Fabriko de Glacio de Serra de Montejunto
-
Reĝa Fabriko de Glacio de Serra de Montejunto
-
Vilar