La Café Gijón ([kaFE ĥiĤON], nome Kafejo Ĥiĥono, ankaŭ konata kiel Gran Café de Gijón) estas kafejo kun granda kultura graveco situanta ĉe la Bulvardo Rekoleto n-ro 21 en Madrido, Hispanio. La kafejo troviĝas fronte al trajnstacio samnoma (Recoletos) kaj la Nacia Biblioteko de Hispanio.

Café Gijón
kafejo
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Situanta sur Avenuo Rekoleto
Situo
Geografia situo 40° 25′ 20″ N, 3° 41′ 33″ U (mapo)40.422242-3.692364Koordinatoj: 40° 25′ 20″ N, 3° 41′ 33″ U (mapo)
Café Gijón (Madrido)
Café Gijón (Madrido)
DEC
Café Gijón
Café Gijón
Situo de Café Gijón
Map
Café Gijón
vdr
Ligna fasado de la Café Gijón kun la enirejo.

Ĝi estis fondita la 15-an de majo 1888 de asturiano loĝanta en la ĉefurbo, nomata Gumersindo Gómez. La kafejo, malgraŭ la modesta komenco fine de la 19-a jarcento, baldaŭ iĝis, post la Hispana Enlanda Milito, fama literatura kunvenejo por intelektuloj kaj artistoj de la epoko de la frankisma reĝimo, kaj la hispana transiro.

En ĝia ejo ĉiujare oni celebras la literaturan premion kiu portas sian nomon. Centjariĝinte fine de la 20-a jarcento ĝi restas kiel atestanto de epoko kiam floradis tiaj kafejoj en Madrido. Nuntempe ĝi estas unu el la malmultaj tiaspecaj kafejoj kiuj postvivis en la Madrido de la komencoj de la 21-a jarcento.