Calabazas de Fuentidueña

Calabazas de Fuentidueña [kalaBAzas defŭentiDŬEnja] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Calabazas de Fuentidueña estas etimologie komprenebla kiel Kukurboj de Fuentidueña alude al Fuentidueña, en la sama komarko.

Calabazas de Fuentidueña
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40356
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 4° 1′ U (mapo)41.445555555556-4.0102777777778Koordinatoj: 41° 27′ N, 4° 1′ U (mapo) [+]
Alto 924 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calabazas de Fuentidueña (Provinco Segovio)
Calabazas de Fuentidueña (Provinco Segovio)
DEC
Calabazas de Fuentidueña
Calabazas de Fuentidueña
Situo de Calabazas de Fuentidueña
Calabazas de Fuentidueña (Hispanio)
Calabazas de Fuentidueña (Hispanio)
DEC
Calabazas de Fuentidueña
Calabazas de Fuentidueña
Situo de Calabazas de Fuentidueña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calabazas de Fuentidueña [+]
vdr
Calabazas de Fuentidueña en la provinco Segovio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 27 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 50 el la jaro 2000 kaj 400 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 67 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Aldeasoña, Vivar de Fuentidueña, Fuentidueña, Fuentesaúco de Fuentidueña, Fuentepiñel kaj Valles de Fuentidueña.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria kaj la ermitejo de Sankta Roĥo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti