Castropodame

(Alidirektita el Calamocos)

Castropodame [kastropoDAme] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Castropodame estas etimologie rilatebla al Fortikaĵo de Podamio, kiel aludo al iu iama posedanto. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan ĉefe mikse.

Castropodame
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24314
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 588  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 6° 28′ U (mapo)42.58-6.4672222222222Koordinatoj: 42° 35′ N, 6° 28′ U (mapo) [+]
Alto 747 m [+]
Areo 59,6 km² (5 960 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castropodame (Provinco Leono)
Castropodame (Provinco Leono)
DEC
Castropodame
Castropodame
Situo de Castropodame
Castropodame (Hispanio)
Castropodame (Hispanio)
DEC
Castropodame
Castropodame
Situo de Castropodame

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castropodame [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Romia mino.
Lago Encinal en Castropodame.
Ermitejo de Kristo en Castropodame.
Preĝejo de Sankta Kolomba en Castropodame.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Calamocos, Castropodame, Matachana, San Pedro Castañero, Turienzo Castañero, Viloria kaj Villaverde de los Cestos, okupas totalan areon de 59,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 605 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, post esti akirinta milon en la 1960-aj jaroj. Ĝi distas 133 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun Vega de Espinareda, sude kun Camponaraya kaj Cacabelos, oriente kun Sancedo kaj okcidente kun Cacabelos.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Komence de la 10-a jarcento oni fondis la monaĥejon de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de Castañera, en la areo de la nuna loĝloko San Pedro Castañero. Castropodame estis menciita por la unua fojo en la jaro 970.

La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo dum trapaso de la armeo de la brita generalo John Moore kaj de iliaj persekutantoj de la franca marŝalo Michel Ney. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti