Calotmul estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Calotmul. La komunumo situas en la nordorienta parto de Yucatán en la regiono 1 "Litoral Oriente", kiu limas al la Meksika Golfo (norde), al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento, al la regiono 2 "Oriente" en la sudo kaj al la regionoj 3 "Litoral Centro" kaj 4 "Centro"en la okcidento. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31008.

Calotmul
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97745–97749
Kodo laŭ 31 008
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 839
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 58′ N, 88° 2′ U (mapo)20.966666666667-88.033333333333Koordinatoj: 20° 58′ N, 88° 2′ U (mapo)
Alto 15 m
Areo 361,5 km² (36 150 ha)
Horzono UTC -6
Calotmul (Jukatanio)
Calotmul (Jukatanio)
DEC
Calotmul
Calotmul
Situo de Calotmul
Calotmul (Meksiko)
Calotmul (Meksiko)
DEC
Calotmul
Calotmul
Situo de Calotmul

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calotmul Municipality [+]
vdr
La situo de la regiono 1 en Yucatán

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 3839 loĝantojn. El tiuj estis 1957 viroj kaj 1882 virinoj. La komunumo havas surfacon de 361,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 15 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 34,8 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2527 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2042 scipovis legi kaj skribi kaj 483 personoj estis analfabetoj. Do 19,11% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 3916 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2331 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 59,5% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti