Calvin J. Konya, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kónya Kálmán [kOnja] estas usona hungardevena inĝeniero pri minado, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1995).

Calvin J. Konya [1] naskiĝis en 1943 en Klivlando.

Biografio redakti

Calvin J. Konya ricevis diplomon en universitato Missouri en 1966, poste li ekinstruis samloke en la universitato, baldaŭe en universitato Morgantown. En 1975 li studvojaĝis al Pollando kaj Hungario. Inter 1978-1987 li instruis en universitato en Columbus (Ohio), kie li ricevis rangojn ordinara profesoro kaj katedrestro, sed li samloke estis ankaŭ direktoro de instituto (Ohio Mining and Mineral Resources Research Institute). En 1987 li revenis al sia naskiĝurbo por instrui en universitato. Li okupiĝas ne nur pri minado, sed ankaŭ pri teknologio pri eksplodoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Rock blasting manual (1985)
  • Surface blast design (1990)
  • Diseño de voladuras (1998)
  • Proiectarea lucrărilor de împuşcare în cariere (2001)

Fontoj redakti