Camila Vera

meksika verkistino, edukisto kaj komponistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Camila VERA (1848-1911) estis meksika verkistino, edukisto kaj komponistino naskita en la meksika subŝtato Hidalgo.

Camila Vera
Persona informo
Ŝtataneco Meksiko
vdr

Vivo redakti

Unue ŝi aperis en la literatura mondo je sia 27-a jaraĝo kiam ŝi jam estas edziniĝinta al Felipe Pérez Soto. Tiam ŝi estis nomita "la poetino de Tulancingo”, hidalga urbo en kiu ŝi naskiĝis. Eĉ la poeto Román J. Ávila aperigis poemon dediĉitan al Camila Vera de Pérez.

Paralele al sia poet-verkado ŝi fariĝis instruistino kaj malfermis edukan katolikan Instituton por knabinoj kaj junulinoj, kiu dum jaroj publikigis anoncojn kaj reklamojn en la urba gazetaro. Multajn jarojn poste en tiu ĉi instituto ŝi ekkomencis doni lecionojn de pianoludado kaj solfeĝo.

Tridek-unu jaraĝa ŝi vidviniĝis kaj montris sian malĝojon, solecon kaj malfeliĉon en poemo “Melankolio” kiun ŝi publikigis en la gazeto El Republicano.

Dum la paso de la jaroj aliaj poemoj de Camila Vera estis publikigitaj de la loka gazetaro, kiel “Al la koncipiĝo de María” (A la concepción de María) aperinta en ‘Virina Albumo’ (El Álbum de la Mujer) grava meksika ilustrita gazeto, kaj la poemo "Hejmo" (Hogar) ĉe la gazeto “La Meksika Virino” (La mujer mexicana).

Kiel “S-ino Doña Camila Vera de Pérez, eminenta amerika verkistino”, aperis novaĵo en gazeto, pri ŝia vojaĝo al Eŭropo: ŝi vizitis Parizon kaj havis la intencon esti ricevita de la Papo, kaj tiam eldoni libron de vojaĝimpresoj.

Ŝi edziniĝis duan fojon al Primitivo Asorey, eble hispano naskiĝinta en Oviedo kaj elmigrinta al Meksikurbo. Per sia nova edziniĝinta nomo ŝi anoncis kaj ofertis muzikajn klasojn en sia Instituto: muzikinstruisto Camila Vera de Asorey. Ĉi tiu anonco estis la sola mencio de la rilato de Camila Vera kun la muziko, kio eble povus indiki ke ŝia muzika agado disvolviĝis nur private.

Ŝi havis aktivan feminisman agadon ĉe la "Societo por la Protekto de Virinoj" en kies solena inaŭgura ceremonio ŝi proponis poezian verkon, kaj ŝi publikigis sian plej faman poemon titolitan “Feminismo”. Plie ŝi aperigis longan kaj doloran poemon pri disiĝo titolita “Post...”, kaj eldonis libron “Poezio”.

Oni verkis plurajn alineojn pri ŝia literatura verkado, tamen malmulte aŭ nenio ekzistas pri ŝia muzika agado. Almenaŭ atingas nin malgranda danco titolita “Adiaŭ!...”. origine eldonita de Schirmer kies kopirajto indikas la daton 1891.

Sube videblas la prezentado de “Meksikaj komponistinoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj” en la Antikva Ĉefepiskopa Palaco de Meksikurbo (2013), kies unua peco estas “Adiaŭ!...” de Camila Vera.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 200 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Eksteraj ligiloj redakti

Camila Vera - ¡Adiós! . Rocío D. Elizarrarás & Carina Peña