Campo Maior

urbo kaj municipo en Portugalio

Campo Maior estas landlima urbo en la Distrikto Portalegre, regiono Alentejo kaj subregiono Alto Alentejo kun ĉirkaŭ 7 400 loĝantoj. Ĝi estas sidejo de la municipo Campo Maior kun 247,20 km² de areo kaj 8 042 loĝantoj (2021), subdividita en tri freguesias. La municipo limas norde kaj oriente kun Hispanio, sudokcidente kun Elvas kaj okcidente kun Arronches.

Campo Maior
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 456  (2011) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 1′ N, 7° 4′ U (mapo)39.016666666667-7.0666666666667Koordinatoj: 39° 1′ N, 7° 4′ U (mapo) [+]
Areo 247,2 km² (24 720 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Campo Maior (Portugalio)
Campo Maior (Portugalio)
DEC
Campo Maior
Campo Maior
Situo de Campo Maior

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campo Maior [+]
vdr

La municipo atingis pinton en la 1950-aj jaroj kun pli ol 10 000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni perdis du mil loĝantojn.

Vizitindas kastelo, kaj preĝejo (ostokapelo). Ekonomio baziĝas sur agrikulturo, brutobredado, komerco kaj turismo.

Freguesias redakti

La freguesias de Campo Maior estas la jenaj:

  • Nossa Senhora da Expectação
  • Nossa Senhora da Graça dos Degolados
  • São João Baptista

Historio redakti

La historio de la urbo estis markita pro sia karaktero de landlimo inter Hispanio kaj Portugalio, rezulte en militoj kaj posedŝanĝoj.

La loko estis konkerita el islamanoj en 1219 fare de kristanaj trupoj el Badajoz. En la 31a de Majo 1297, pere de la Traktato de Alcañices subskribita en Kastilio fare de la tiea reĝo Fernando la 4-a kaj Denizo la 1-a, ĝi iĝis parto de Portugalio, kun Olivença kaj Ouguela. Ekde tiam ĝi estis posedaĵo de diversaj nobeloj kaj plifortiĝis kiel lima defendejo. Ekde la fino de la 15-a jarcento, multaj persekutitoj de la Inkvizicio el Hispanio rifuĝiĝis tie, kaj tial la loĝantaro de Campo Maior ege pliiĝis en tiu epoko. Aparte estis grava la juda komunumo, kiu estis tiom multnombra en la 16-a jarcento ke en la listoj de prezentitoj al aŭtodafeoj faritaj en Évora de la Inkvizicio, Campo Maior aperas inter la lokoj de Alentejo kum plej granda nombro de akuzitoj pro judismo.

Militoj kontraŭ Hispanio ekde 1640 rezultis en plifortigoj de la fortikaĵoj kaj de la militistoj en la loko. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke en la dua duono de la 17-a jarcento, ĉiu kvara lokano estis militisto. Campo Maior estis dum ioma tempo ĉefa sidejo de nederlandaj pagsoldatoj en Alentejo. Ĝi iĝis ĉefa milita centro de Alentejo, malantaŭ Elvas. La 16an de Septembro 1732 fulmo atingis municiejon, kio rezultis en violenta eksplodo, incendio, 800 mortoj kaj detruo de ĉirkaŭ du trionoj de la lokaj konstruaĵoj.

Komence de la 19-a jarcento okazis novaj tumultoj, kaj kadre de la Napoleonaj militoj, en 1808 okazis ribelo kontraŭ la francoj, kion apogis hispana armeo kiu restis tie tri jarojn.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Campo Maior en la portugala Vikipedio.