Candid Records estas diskeldonejo pri ĵazo, kiun Archie Bleye fondis en 1960 je Novjorko. Kiel produktisto de la firmao laboris ĵazkritikistoj kaj luktanto por civitanaj rajtoj Nat Hentoff. Ĝi eldonis i. a. Charles Mingus („Mingus“ 1960, „Charles Mingus presents Charles Mingus“), Abbey Lincoln kaj Max Roach (kun la programeca „We Insist! Freedom Now Suite“) kaj Eric Dolphy. La eldonejo ekzistis nur ĝis 1961 (kantisto Andy Williams tamen republikigis kelkajn sonregistraĵojn per sia eldonejo Barnaby), ĝin tamen revivigis en 1988 la angla produktisto Alan Bates (fondinto de Black Lion Records). Bates noveldonis la tutan katalogon, same kiel kelkajn, antaŭe ne publikigitajn sonregistraĵojn. Candid eldonis en Anglujo i.a. la kantistojn Jamie Cullum, Clare Teal kaj Stacey Kent, el kiuj Cullum (kies unua disko aperis ĉe Candid) tamen je evoluanta sukceso iris al Verve Records kaj Clare Teal al Sony.

Candid Records
sendependa eldonejo vd
Dum 1960 - nekonata/nuntempe
Sidejo Londono
Lando Usono
TTT Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti