Canillas de Esgueva

Canillas de Esgueva [kaNIljas desGEba] estas municipo en la plej nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco.

Canillas de Esgueva
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47185
Demografio
Loĝantaro 70  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 4° 7′ U (mapo)41.75-4.1166666666667Koordinatoj: 41° 45′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 886 m [+]
Areo 23,53 km² (2 353 ha) [+]
Canillas de Esgueva (Provinco Valadolido)
Canillas de Esgueva (Provinco Valadolido)
DEC
Canillas de Esgueva
Canillas de Esgueva
Situo de Canillas de Esgueva
Canillas de Esgueva (Hispanio)
Canillas de Esgueva (Hispanio)
DEC
Canillas de Esgueva
Canillas de Esgueva
Situo de Canillas de Esgueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canillas de Esgueva [+]
vdr
Canillas de Esgueva en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.
La du turoj kiuj restas el la kastelo.
Novklasika sonorilturo kaj pejzaĝo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 78 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, ekzemple 80 (la duono) nur el 1991. Ĝi distas 60 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kaj 22 km el Peñafiel.

Ĝi limas angule kun la provincoj Palencio kaj Burgoso kaj precize kun municipoj Fombellida, Encinas de Esgueva, Hérmedes de Cerrato kaj Piñel de Arriba. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio redakti

Estas restaĵoj de vakceoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la du turoj el la kastelo, la preĝejo de la 12a-13a jarcentoj kun romanika absido kaj baroka retablo kaj naturaj ĉirkaŭaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti