Cantabrana [kantaBRAna] estas loĝloko kaj municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Cantabrana povas esti komprenebla etimologie kiel KantabraKantabrana. La blazono montras simbolojn de du tradiciaj okupoj, nome minado kaj teksado.

Cantabrana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09593
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 44′ N, 3° 28′ U (mapo)42.734444444444-3.4669444444444Koordinatoj: 42° 44′ N, 3° 28′ U (mapo) [+]
Alto 639 m [+]
Areo 3 km² ( 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cantabrana (Provinco Burgoso)
Cantabrana (Provinco Burgoso)
DEC
Cantabrana
Cantabrana
Situo de Cantabrana
Cantabrana (Hispanio)
Cantabrana (Hispanio)
DEC
Cantabrana
Cantabrana
Situo de Cantabrana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cantabrana [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 3,145 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 25 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 45 loĝantojn el 1991.

Ĝi distas 56 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ĝi estas inter Bentretea kaj Quintanaopio, sur la valo de Caderechas, kie fluas la samnoma rivero, alfluanto de la rivero Oca.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Ĝi estis unu de sep loĝlokoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, reĝlanda jurisdikcio kun propra vicurbestro. Ĝi iam apartenis al Oña.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj porkoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo de Sankta Roĥo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti