Cardeñadijo [kardenjaDIĥo] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Cardeñadijo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09194
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 452  (2023) [+]
Loĝdenso 161 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 3° 40′ U (mapo)42.3012581-3.6669345Koordinatoj: 42° 18′ N, 3° 40′ U (mapo) [+]
Alto 920 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cardeñadijo (Provinco Burgoso)
Cardeñadijo (Provinco Burgoso)
DEC
Cardeñadijo
Cardeñadijo
Situo de Cardeñadijo
Cardeñadijo (Hispanio)
Cardeñadijo (Hispanio)
DEC
Cardeñadijo
Cardeñadijo
Situo de Cardeñadijo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cardeñadijo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 414 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo; fakte el 338 loĝantoj en 1991 oni pliiĝis al 1 159 en 2011 kaj oni konstruis 200 novajn loĝejojn.

Ĝi distas nur 8 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Cardeñadijo formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. Ĝi apartenis al abatlando, dependa de la Hospitalo de la Reĝo de Burgoso.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj, kelkaj industrioj, ekzemple de kolbasoj kaj konstrumaterialoj, gastejoj kaj funkciado kiel dormurbo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Marteno.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti