Carl CAPELLE (ankaŭ: Karl Capelle kaj Karl Ludwig Ernst Capelle;[1] (naskiĝinta la 22-an de junio 1841 en Ilfeld, mortinta la 8-an de februaro 1912 en Hanovro) estis germana lernejestro kaj klasika filologo. Gravis liaj komentoj pri Homero.[2]

Carl Capelle
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1841 (1841-06-22)
en Ilfeld
Morto 13-an de februaro 1912 (1912-02-13) (70-jaraĝa)
en Hanovro
Ŝtataneco Reĝlando HanovroReĝlando Prusio
Familio
Infano Wilhelm Capelle
Okupo
Okupo klasika filologo • gimnazia instruisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de pedagogo li frekventis ekde 1852 la lernejon Pädagogium en Ilfeld kie li trapasis la abiturientan ekzamenon. Poste li studis ĉe la Universitato de Göttingen klasikan filologion, arkeologion kaj pedagogion. En 1862 li ekinstruitis en Weinheim ĉe Bender-lernejo. Unu jaron poste li venis en la liceon hanovran. En 1871 li iĝis kvina supera lernigisto. De Wiesbaden li revenis jam en 1872 Hanovron. Tie li iĝis lrenejestro en 1879 posteŭlonte la emeritiĝintan rektoron Heinrich Ludolf Ahrens. Tiufunkcie li agadis pli ol kvarono da jarcento kaj skribe rekomendis al la gepatroj de la posta filozofo Theodor Lessing forpreni la filon disde la lernejo por ebligi al li trejniĝon en simpla metio pro ties nekapablo de intelektuala laboro.[3]

Familio redakti

Capelle estis la patro de

  • la historiisto kaj filologo Wilhelm Capelle (1871–1961)
  • de la naturscienculo Karl Capelle (1872–1924)
  • de Auguste Frida Wilhelmine Capelle (1880-1980) - kiu edzigis en 1908 la pastoron kaj profesoron Wilhelm Thimme (1879-1966)

Skribaĵoj redakti

  • Dativi localis quae sit vis atque usus in Homeri carminibus (=Hochschulschrift 1865 ab der Universität Jena zur Promotion zum Dr. phil.) In: Begrüßungsschrift für die Philologen-Versammlung in Hannover 1864
  • 7. Auflage des Seiler-Crusius'schen Schulwörterbuches zu Homer
  • Mitarbeit am Lexicon Homericum (Ebeling & Plan, Berlin)
  • Heinrich Ludolf Ahrens. Che: Biographisches Jahrbuch für Alterthumskunde, volumo 4 (1881), eldonis Conrad Bursian, p. 89–103
  • Zur Erinnerung an Heinrich Ludolf Ahrens, Programm Hannover 1. Lyceum, Hannover 1882, p. 3–14
  • Vollständiges Wörterbuch über die Gedichte des Homeros und der Homeriden. Zum Schul- und Privat-Gebrauch. Ernst Eduard Seiler. Nach dem früheren Seiler'schen Homer-Wörterbuch neu bearbeitet von C. Capelle
    • represo de la 9-a eldono, Leipzig, Hahn, 1889, Hildesheim; Zürich; New York: Olms, 2007, ISBN 978-3-487-13414-7
    • 10-a eldono. Kun antauparolo de Ernst Risch, Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, 1968
  • Das Städtische Lyceum zu Hannover während des Zeitraums von 1848 bis 1898 dargestellt in Veranlassung seiner 550-jährigen Jubelfeier am 2. Febr. 1898 von dem Direktor der Anstalt Prof. Dr. Capelle, Hannover: J. C. König & Ebhardt, [1898]
  • Zur Erinnerung an die 550-jährige Jubelfeier des Städtischen Lyceums 1 in Hannover am 2. Februar 1898, parolado ĉe: Programm Hannover Lyceum 1, Hannover 1898, p. 7–29

Literaturo redakti

  • "Capelle, Karl Ludwig Ernst", ĉe Franz Kössler: Personenlexikon von Lehrern des 19. Jahrhunderts. Berufsbiographien aus Schul-Jahresberichten und Schulprogrammen 1825 – 1918 mit Veröffentlichungsverzeichnissen, volumo: Cadura-Czygan;, PDF, Gießen 2007
  • Programm Hannover Lyceum 1,
  • Programm Wiesbaden Gymnasium, 1872
  • Programm Hannover Lyceum I, 1898
  • Programm Ilfeld Klosterschule, 1913

Notoj redakti

  1. http://d-nb.info/gnd/101776578
  2. Biographisches Jahrbuch und deutscher Nekrolog, volumo 17 (1915), p. 355; interrete
  3. Theodor Lessing: "Der Freund". Ĉe T. Lessing: Einmal und nie wieder. Lebenserinnerungen, Bertelsmann 1935; interrete