Carl Walter
Carl WALTER [karl vAlter] (naskiĝis la 26-an de oktobro 1868 en Stuttgart, mortis la 22-an de decembro 1945 en Berlino pro pulminflamo) estis germana esperantisto.
Carl Walter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1868 |
Morto | 22-an de decembro 1945 (77-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Proksimume de 1929 ĝis 1931 Carl Walter estis delegito de UEA en la Berlina distrikto Steglitz. Li tiutempe estis la kontaktulo de Esperanto-lernejo Berlin (Esperanto-Schule Berlin). De 1931 ĝis malfondiĝo en 1933 li estis prezidanto de Esperanto-Cseh-grupo Berlin. En 1936 li estis eĉ ĉefdelegito de UEA en tuta Berlino.
Verkoj
redaktiCarl Walter verkis kaj eldonis la jenajn librojn:
- Gajaj horoj por esperantistoj (1929)
- Gajaj vesperoj (1931)
- Gaja lernolibro (1-a eldono 1932, 2-a eldono 1934, reeldono en Mulhouse 1960 kie Esperanto la lingvo internacia, facila por vi)
- Gaja ekzerco kaj amuzo (1936)
La libreto Gajaj horoj por esperantistoj enhavas jenan interesan dediĉon de Carl Walter al Julius Glück (1877–1942):Mi dediĉas la libreton al mia estimata iama Esperanto-instruisto sinjoro direktoro J. Glück, estrarano de la „Esperanto-Gruparo Berlin".
Carl Walter loĝis en la distrikto Tiergarten de Berlin, en la domo Hohenzollernstraße 11. En 1933 oni ŝanĝis la stratnomon al Graf-Spee-Straße kaj la domnumeron al 24. Bomboj detruis la domon en 1941; nuntempe la strato nomiĝas Hiroshimastraße kaj sur la eksa tereno de la domo staras la reprezentejo de la lando Bremeno en la ĉefurbo.
Li estis invitita de la popola altlernejo en Berlin Zehlendorf gvidi kurson de Esperanto en la jaro 1945.
Recenzoj
redaktiPri Gajaj horoj por esperantistoj
|
Pri Gaja ekzerco kaj amuzo
|