Carlo Cordero de Montezemolo

Markizo Carlo Cordero de MONTEZEMOLO (naskita la 7-an de aŭgusto 1858 en Mondovì; mortinta la 2-an de aŭgusto 1943[1]) estis itala esperantisto kaj generalo.

Carlo Cordero de Montezemolo
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1858 (1858-08-07)
Morto 2-an de aŭgusto 1943 (1943-08-02) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoitala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Atinginte la rangon de majoro antaŭ la unua mondmilito, li forlasis la soldatan servon kaj sin dediĉis al kulturo de siaj grandaj bienoj. Dum la unua mondmilito li komandis montaran artilerian regimenton; li estis vundita, kaj du liaj filoj mortis en la bataloj.

Inter la mondmilitoj li loĝis en Castiglioncello, apud Livorno. Tuj post la unua mondmilito li esperantiĝis, kaj ekde tiam vigle laboris por Esperanto.

Post kelkaj jaroj, li fariĝis prezidanto de Itala Esperanto-Federacio. Li prezidis plurajn italajn Esperanto-kongresojn.

Fontoj redakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.