Cartório de Registro Civil (Votuporanga-SP)
Cartório de Registro Civil (oficiala nomo Oficial de Registro Ciivil das Pessoas Naturais e de Interdições e Tutelas da Sede da Comarca de Votuporanga, portugale) estas notariejo kaj natur-persona registrejo en la brazila urbo Votuporango.
Cartório de Registro Civil | ||
---|---|---|
Oficial de Registro Ciivil das Pessoas Naturais e de Interdições e Tutelas da Sede da Comarca de Votuporanga | ||
Komenco | 3-a de aŭgusto 1940 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Notariejo kaj natur-persona registrejo | |
La notariejo estis kreita la 3-an de aŭgusto 1940 kun la juraj funkcioj de registrado de publikaj aktoj kaj pri fizikaj personoj.
La notariejo ankaŭ disponigas la servojn pri agnosko de subskribo (atesto pri la aŭtoreco de subskribo sur dokumento) kaj pri aŭtentikigo (atesto, ke kopio de dokumento estas identa al ĝia originalo).