1º Cartório de Notas (Votuporanga-SP)
1º Cartório de Notas (oficiala nomo 1º Tabelião de Notas e de Protesto de Letras e Títulos de Votuporanga, portugale) estas notariejo en la brazila urbo Votuporango.
1º Cartório de Notas | ||
---|---|---|
1º Tabelião de Notas e de Protesto de Letras e Títulos de Votuporanga | ||
Komenco | 2-a de julio 1945 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Notariejo | |
La notariejo estis kreita la 2-an de julio 1945 kun la juraj funkcioj de registrado de publikaj aktoj kaj protestoj (laŭleĝa konstato de nepagiteco de kambio).
La notariejo ankaŭ disponigas la servojn pri agnosko de subskribo (atesto pri la aŭtoreco de subskribo sur dokumento) kaj pri aŭtentikigo (atesto, ke kopio de dokumento estas identa al ĝia originalo).