Casasbuenas (Bonaj domoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Casasbuenas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45124
Politiko
Urbestro Fidel Galán Diaz
Demografio
Loĝantaro 206  (2011)
Loĝdenso 6,76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 46′ N, 4° 8′ U (mapo)39.759166666667-4.1269444444444Koordinatoj: 39° 46′ N, 4° 8′ U (mapo) [+]
Alto 682 m [+]
Areo 30,46 km² (3 046 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Casasbuenas (Hispanio)
Casasbuenas (Hispanio)
DEC
Casasbuenas
Casasbuenas
Situo de Casasbuenas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casasbuenas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Casasbuenas en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Casasbuenas" evidente venas de la du hispanaj vortoj "Casas" kaj "buenas" kiuj signifus "bonaj domoj", rilate al bonkvalito de konstruitaj domoj kompare al provizoraj kabanoj aŭ rilate al reloĝado el 12a jarcento fare de malnovkristanaj kastilianoj.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Casasbuenero. La censita populacio en 2011 estis de 206 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,76 loĝ/km².

Situo redakti

Casasbuenas estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 682 m; je 22 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 30.46 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝase situanta sur ebenaĵo iomete dekliva al oriento en la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la vilaĝoj Argés, Layos, Mazarambroz, Noez, Polán kaj Guadamur, ĉiuj de la provinco Toledo.

Tra la teritorio trafluas la rojo Guajaraz kiu enfluas en la riveron Taĵon.

Historio redakti

Oni trovis restojn de ceramiko de kulturoj keltiberia kaj romia kiu havigas ideon de la antikveco de ties originoj. En dokumento de mozaraboj de la 13a jarcento oni mencias la domaron de Casas Bonas.

En la dua duono de la 16a jarcento estis en ties teritorio la anzinaroj La Higueruela kaj Santa Catalina.

Meze de la 19a jarcento la municipa buĝeto estis de 4.000 "reales", el kiuj 1.300 estis por pago al la sekretario. Estis tiam 120 domoj kaj lernejo kien iris 20 geinfanoj.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Casasbuenas super 508 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Casasbuenas kie oni falis al la nunaj 200.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam el dekstraj partioj.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti