Castildelgado [kastildelGAdo] estas loĝloko kaj municipo en la plej oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Montes de Oca, lime kun Rioĥo. La loknomo Castildelgado estas etimologie komprenebla kiel Maldika Kastelo. Ĝi estas ĉe la Jakoba Vojo.

Castildelgado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09259
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 3° 5′ U (mapo)42.437222222222-3.0844444444444Koordinatoj: 42° 26′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 5 km² ( 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castildelgado (Provinco Burgoso)
Castildelgado (Provinco Burgoso)
DEC
Castildelgado
Castildelgado
Situo de Castildelgado
Castildelgado (Hispanio)
Castildelgado (Hispanio)
DEC
Castildelgado
Castildelgado
Situo de Castildelgado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castildelgado [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 4,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 33 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono; oni perdis eĉ 60 el 1991, tio estas trioniĝo.

Ĝi distas 55 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Redecilla del Campo, Ibrillos, Bascuñana kaj Viloria de Rioja.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Nune pro malgranda loĝantaro la municipo estas regata per la sistemo de malferma asembleo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti