Castilfalé [kastilfaLE] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral. Castilfalé estas komprenebla etimologie plej verŝajne tra mozaraboj kiel Kastelo de Fale.

Castilfalé
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24206
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 65  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 5° 25′ U (mapo)42.219444444444-5.4222222222222Koordinatoj: 42° 13′ N, 5° 25′ U (mapo) [+]
Alto 819 m [+]
Areo 25,9 km² (2 590 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castilfalé (Provinco Leono)
Castilfalé (Provinco Leono)
DEC
Castilfalé
Castilfalé
Situo de Castilfalé
Castilfalé (Hispanio)
Castilfalé (Hispanio)
DEC
Castilfalé
Castilfalé
Situo de Castilfalé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castilfalé [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.
Turo de iama kastelo kaj nuna tombejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 25,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 64 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj dekomence pro apartigo de kelkaj loĝlokoj. Ĝi distas 50 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villabraz, Matanza, Fuentes de Carbajal, Mayorga (Valladolid), Valdemora kaj Gordoncillo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado plej verŝajne kun mozaraboj aŭ mudeĥaroj. La areo apartenis al la Regno Leono kun plej fruaj mencioj en 1065 kaj 1095. Poste ĝi apartenis al la nobelaj familioj Barba kaj Pacheco, kun eĉ vicgrafo de Castilfalé en la 17-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti