Esla-Campos ([ESla-KAMpos]) estas komarko en sudoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.​ Ĝi etendiĝas tra 139 228 ha. Ĝi estas dividita en 38 municipaj teritorioj kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri unu el tre ebenaj ebenaĵoj de Iberio, generita de sedimentoj apenaŭ eroziitaj dum la lastaj 25 milionoj da jaroj. Ĝi estas klare limigita per serio de geografiaj elementoj ligitaj al la riveroj Esla kaj Bernesga, kaj limas sude kun la provinco Zamoro kaj oriente kun la provinco Valadolido.

Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos plej sudoriente, oranĝece.

Grandparte oni faras intensivan agrikulturon de irigacio. La plej loĝata urbo estas Valencia de Don Juan, kiu estas la deka plej loĝata urbo de la provinco.

Municipoj redakti

 
Tipa pejzaĝo: Los Oteros.
Municipo Areo (km²) Municipo Areo (km²)
Algadefe 15,33 San Millán de los Caballeros 24,69
Cabreros del Río 24,77 Santa Cristina de Valmadrigal 40,02
Campazas 20,88 Santas Martas 118,80
Campo de Villavidel 13,97 Toral de los Guzmanes 21,11
Castilfalé 25,9 Valdemora 13,40
Cimanes de la Vega 26,04 Valderas 99,63
Corbillos de los Oteros 31,8 Valencia de Don Juan 58,50
Cubillas de los Oteros 12,48 Valverde-Enrique 35,90
Fresno de la Vega 15,14 Vega de Infanzones 20,80
Fuentes de Carbajal 32,13 Villabraz 36,97
Gordoncillo 23,36 Villademor de la Vega 16,63
Mansilla de las Mulas 35,36 Villamandos 16,23
Mansilla Mayor 14,48 Villamañán 57,80
Onzonilla 21,78 Villamoratiel de las Matas 37,23
Gusendos de los Oteros 24,68 Villanueva de las Manzanas 31,89
Izagre 44,23 Villaornate y Castro 48,28
Matadeón de los Oteros 46,44 Villaquejida 53,42
Matanza de los Oteros 53,58 Villasabariego 59,75
Pajares de los Oteros 61,82 Villaturiel 57,06

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti