Esla estas unu de la plej gravaj riveroj de nordokcidenta Hispanio. Ĝi ekfluas sur la Kantabra Montaro kaj trapasas de nordo suden la provincojn Leono kaj Zamoro.

Esla
rivero
Bazaj informoj
Situo Norda Hispanio: Leono, Zamoro
Rivera reto Duero
Longeco 287 km
Akvokolekta areo 16 026 km²
Fluo
Fonto Kantabra Montaro
- Alteco super marnivelo ĉ. 1 400 m
Enfluejo Duero
- Alteco ĉ. 690 m
- Koordinatoj 41° 28′ 33″ N, 6° 3′ 27″ U (mapo)41.475972222222-6.0574027777778
Altecodiferenco ĉ. 710 m
Geografio
Río Esla ĉe Cistierna
Río Esla ĉe Cistierna
vdr

Ĝi estas la plej akvenhava alfluanto de la rivero Doŭro, kaj ĝi portas en sia enfluejo ofte pli da akvo ol la ĉefrivero Doŭro mem.[1]

Esla estas 287,83 km longa kaj drenas basenon de 16 026 km²,[2]​ kio faras ĝin la dua plej longa alfluanto de Hispanio post Genil. Ĝia akvokvanto estas retenita en la Akvorezervejo de Riaño dekomence kaj, fine jam proksime de sia enfluo en la Doŭro, en la Akvorezervejo de Ricobayo. Kelkaj loknomoj de la zono deriviĝis el la nomo de tiu rivero, kiel Mansilla del EslaSan Miguel del Esla, el kiuj la unua estas en la Provinco Leono kaj la dua en la Provinco Zamoro.

Bernesga kaj Cea estas alfluantoj de la rivero Esla.

Notoj redakti

  1. «Red de staciones de aforo». Arkivita el la originalo la 5an de marto 2015. Konsultita la 24-an de Februaro 2022. Confederación Hidrográfica del Duero.
  2. «Características generales de la cuenca del Duero». Arkivita el la originalo la 14an de julio 2015. Konsultita la 24-an de Februaro 2022. Confederación Hidrográfica del Duero
 
Panoramo de la rivero Esla el la ruinoj de Castrotorafe.