Bernesga
Bernesga estas rivero de nordokcidenta Hispanio, alfluanto sur la dekstra bordo de la rivero Esla kiu ekfluas en la Kantabra Montaro kaj trairas de norde suden la tutan teritorion de la provinco Leono, regiono Kastilio kaj Leono. Bernesga pasas tra la urbojn La Robla kaj Leono kaj havas longon de 77 km.
Bernesga | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 77 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Hispanio |
Regionoj | Provinco Leono |
Tiu rivero ne posedas akvobaraĵon kiu kontrolu ĝin. Nur la Akvorezervejo de Casares, alfluanto ĉe dekstra flanko, kontrolas siajn akvojn. Ĝi trapasas areojn kie iam hegemoniis industrio kaj karbo-minado, nun jam preskaŭ neekzistanta kaj pro tio kaj pro modernaj purigsistemoj la akvo iom rekuperis sian iaman purecon kaj eĉ revenis abundo de trutoj en kelkaj areoj. Tradicie estis fruktoĝardenoj en la areoj borde de la rivero, sed lastatempe hegemonias forstado de poploj, kio postulas malpli da laboro.
Post Leono la rivero trapasas industrian zonon, kuniĝas kun la rivero Torío kaj poste enfluas en la riveron Esla.
Trapasataj loĝlokoj
redaktiLa ĉefaj loĝlokoj trapasataj de la rivero estas la jenaj:
Fotaro
redakti-
Trapaso de La Pola de Gordón (Aŭgusto). -
Altakvo de 25a de Oktobro 2006 tra La Pola de Gordón. -
Trapaso de La Pola de Gordón (Aŭgusto). -
Altakvo de 25a de Oktobro 2006 tra La Pola de Gordón. -
Rivero fristita ĉe La Pola de Gordón. Escepta situacio. -
Trapaso de La Vid de Gordón (Aŭgusto). -
Trapaso de Ciñera de Gordón (Aŭgusto). -
Trapaso de Santa Lucía de Gordón (agosto). Akvo nur en kanalo. -
Trapaso de Leono.