Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.


Castillo Barués estas vilaĝeto, kiu apartenas al municipo Sos del Rey Católico, en la komarko Cinco Villas, de la provinco Zaragozo, en la historia regiono Aragono.

Castillo Barués
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
vdr

Geografio redakti

Castillo Barués estas neloĝata vilaĝeto apartenanta al municipo Sos del Rey Católico, situanta sudoriente de Sos, tre proksime al Novellaco, direkte al Castiliscar. Ĝi situas apud la intermonto "Vandunchil", sub la protekto de la monto "Castellazo" (malgranda alteco de 690 m). [1]

Ĝia distanco al Zaragozo (ĉefurbo de la historia hispana regiono Aragono) estas 120 km kaj ĝia alteco sur la marnivelo 650 m. [2]

La vilaĝo Castillo Barués konsistis el ĝis 30 domoj, ĉiuj el ili kun iliaj helpkonstruaĵoj alkroĉitaj. En la jaro 1940, la vilaĝo havis 51 loĝantojn, sed en 1980 ĝi estis plene senhomigita. [3]

Loknomo redakti

Ĉe la supro de la monto "Castellazo", tre proksime al Castillo Barués, estas restaĵoj de malnova fortikaĵo, eventuale malgranda kastelo. De tie oni povas vidi la kastelon de Castiliscar. La nomo de la vilaĝo devenas sendube de tiu malnova kastelo, de kiu nune estas malmultaj restaĵoj. [4]

Historio redakti

La unua dokumenta citaĵo de la nomo de Castillo Barués estas el la jaro 1515, kiam la konsilio de Sos malpermesis la paŝton de brutaroj en la distrikto Castillo Barués, inter aliaj lokoj. [3]

La foresto de bazaj servoj, kiel elektro, fluakvo, ŝoseo, lernejo, kuracisto, kaj la fakto, ke Castillo Barués ne estis tre malproksime de Sos del Rey Católico aŭ Castiliscar, de kie ili povis translokiĝi por prilabori siajn terojn, estis la ĉefaj kialoj, kiu instigis multajn homojn translokiĝi al tiuj ĉi lokoj serĉante vivon ne tion malfacilan, sed la plej junaj devis elmigri pli malproksimen, ĉar la ada enkonduko de maŝinoj en la agrokulturo igis multajn laboristojn superfluajn sur la kamparo. [5]

Estas menciinde redakti

La vilaĝo Castillo Barués neniam havis lernejon, kaj lernejaĝaj infanoj devis vojaĝi 2,5 km por iri al Barués, kaj la saman distancon por reveni hejmen. La sama afero okazis dum festaj tagoj pri religiaj diservoj, ĉar ne ekzistis preĝejo, la homoj de la loko devis translokiĝi al Barués. Ankaŭ gejunuloj iris tien por iri al danco kaj havi iom da socia vivo kaj por partopreni la feston de Sankta Gregorio, la 9-an de majo. [5]

Festoj redakti

La homoj de la vilaĝo festis la feston de San Gregorio, la 9-an de majo, sed ili devis vojaĝi al Barués.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti