Castromocho [kastroMOĉo] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Castromocho estas komprenebla etimologie kiel Senpinta Fortikaĵo.

Castromocho
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34305
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 202  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 4° 49′ U (mapo)42.033055555556-4.8166666666667Koordinatoj: 42° 2′ N, 4° 49′ U (mapo) [+]
Alto 762 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha) [+]
Castromocho (Provinco Palencio)
Castromocho (Provinco Palencio)
DEC
Castromocho
Castromocho
Situo de Castromocho
Castromocho (Hispanio)
Castromocho (Hispanio)
DEC
Castromocho
Castromocho
Situo de Castromocho

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castromocho [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Santa María de Colaña.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 50,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 212 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 1 000 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 29 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio limas kun Fuentes de Nava, Baquerín de Campos, Torremormojón, Villerías de Campos, Boada de Campos, Capillas, Villarramiel kaj Abarca de Campos.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio redakti

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado komence de la 12-a jarcento. La alternado en la kontrolo de la setlejo fare de la familioj Castro kaj Cisneros montriĝas ankoraŭ en la aktuala blazono kiu aperigas du turojn (Castro: fortikaĵo) kaj du cignoj (Cisneros: cisne, cigno.

Castromocho en sia pinto havis tri preĝejojn, kaj ĝis tridej pastrojn; oni fondis konventon de franciskanoj; estis hospitaloj kaj kelkaj ermitejoj dise tra la urba kerno. Rilate al fervojo estis farunindustrio, kiu poste fermiĝis.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj, fontoj, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti