Castromonte

Castromonte [kastroMONte] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Castromonte estas etimologie komprenebla kiel KastrumoFortikaĵo de la Monto.

Castromonte
Castromonte.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47641 [+]
Demografio
Loĝantaro 314  (2022) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 5° 2′ U (mapo)41.773611111111-5.0408333333333Koordinatoj: 41° 46′ N, 5° 2′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 87 km² (8 700 ha) [+]
Situo de Castromonte
Situo de Castromonte

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Castromonte [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Castromonte en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
La preĝejo.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 87,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 314 loĝantojn. Ĝi perdis 900 loĝantojn el 1910 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 36 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Bajoz.

HistorioRedakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas ankaŭ ventogeneratoroj.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kun turo de la 16-a jarcento kaj ermitejo.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti