Kaŝtanarbo de la cent ĉevaloj

(Alidirektita el Centĉevala kastanarbo)

La kaŝtanarbo de la cent ĉevaloj (itale Castagno dei cento Cavalli) estas pluraj mil jaroj aĝa kaŝtanarbo el la orienta deklivo de la vulkano Etno proksime de la urbo Sant’Alfio en Sicilio.

la kaŝtanarbo 2005
la kaŝtanarbo 2017

La kaŝtanarbo (Castanea sativa) troviĝas en la arbaro de Carpineto en la protektejo de la Parco dell’Etna (parko de la Etno).

Diversaj botanikistoj taksas la aĝon de la arbo je 2000 ĝis 4000 jaroj. Ĝi estas rigardata kiel la plej dika kaj plej maljuna arbo de Eŭropo.[1]

kaŝtanarbo de cent ĉevaloj (Jean-Pierre Houël, ĉ. 1777)

La kaŝtanarbo hodiaŭ redakti

La kaŝtanarbo estas 22 metroj alta kaj havas perimetron de 22 metroj.[2] La hodiaŭa arbo estas dividita en tri trunkpartoj kun perimetro de 13, 20 kaj 21 m. La Guinness-libro de la rekordoj notis la arbon kiel plej dika arbo de la mondo. En la jaron 1780 la arbo havis perimetron de 57,9 m.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Johann Gottfried Seume, J. G. , K.-F. Schäfer (Ilustratoro), A. Meier, A. Syndikus, M. Sedlmeier: Spaziergang nach Syrakus im Jahre 1802. Deutscher Taschenbuch Verlag. München. 1997.ISBN=3-423-12378-8

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-27. Alirita 2018-05-21.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2001-10-13. Alirita 2022-01-01.
  3. http://www.guinnessworldrecords.com/gwr5/content_pages/record.asp?recordid=47354
37.75019415.130389