Centra Ĉinio ( ĉine :华中; pinjine : Huázhōng ) estas la nomo de geografia kaj kultura regiono (kun iom malpreciza difino), en la centra-sudorienta parto de la Ĉina Popola Respubliko. Tiu ĉi regiono inkluzivas la provincojn Henano, Hubejo kaj Hunano, kaj en kelkaj referencoj ankaŭ la provincon Ĝjangŝjio.

Centra Ĉinio
Regiono
artefarita teritoria unuo [+]

LandoĈinio
- koordinatoj29° 55′ 2″ N, 107° 20′ 24″ O (mapo)29.9171107.34Koordinatoj: 29° 55′ 2″ N, 107° 20′ 24″ O (mapo)


Centra Ĉinio (Tero)
Centra Ĉinio (Tero)

Centra Ĉinio (Ĉinio)
Centra Ĉinio (Ĉinio)
DEC
Centra Ĉinio
Centra Ĉinio

Map
Centra Ĉinio
vdr
En verda estas markita la areo de Centra Ĉinio por la plano "Leviĝo de Centra Ĉinio"

Post nova geografia divido, Centra Ĉinio estas oficiale parto de "Sud-Centra Ĉinio" (中南), sed ĉi tiu oficiala administra divido, ne inkluzivas Ĝjangŝjion. En la kunteksto de la plano de la "Leviĝo de Centra Ĉinio" de la Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio de 2004, la proksimaj provincoj de Ŝanŝio kaj Anhujo, estas inkluditaj en centra ĉinio, kaj ankaŭ estas indikitaj por regiona evoluo.