Centra Organizo por Daŭra Paco

La Centra Organizo por Daŭra Paco estis establita en Hago, Nederlando, en Aprilo 1915. Ĝiaj membroj reprezentis dek eŭropajn ŝtatojn (Germanio, Belgio, Anglio, Aŭstrio-Hungario, Italio, Nederlando, Norvegio, Svedio, Danio, Svislando) kaj Usonon. Ili alvokis al "nova diplomatio", kiu pretis akcepti militajn sankciojn kontraŭ agresemaj landoj.

Centra Organizo por Daŭra Paco
organizaĵo vd
Dum 1915 - 1919
vdr

La siatempa gvidanto de Bahaismo, ʻAbdu'l-Bahá, en 1919 direktis ampleksan mesaĝon al la Organizo pere de du personaj senditoj, Ahmad Yazdání (1891-1977) kaj 'Alí-Muhammad Ibn-i-Asdaq (forpasis en 1928).

La Organizo dissolviĝis post la Traktato de Versajlo.