Ĉenglio

(Alidirektita el Ceqli)

Tŝenglio (Tceqli) estas planlingvo farita de Rex F. MAY ekde 1996. Ĝi komenciĝis kiel reformo de Loglano, sed la celo ŝanĝiĝis. Ĝi ne plu celas perfektan logikon, sed koncizon kaj grandan klarecon. Ĝi havas agnoskitajn influojn de Esperanto, sed la ĉefaj gramatikaj influoj estas la angla kaj la ĉina. Ĉiu morfemoj komenciĝas per unu aŭ pli da eksplodaj kaj/aŭ frotaj konsonantoj, kaj finiĝas per unu aŭ pli da vokaloj, duonvokaloj, nazaj kaj flankaj konsonantoj. La aŭtoro serĉas tra la lingvoj de la mondo, komence de la plej vaste parolataj, por vortoj kiuj jam havas tian formon; la lingvo jam prenis radikojn el la hinda, la ĉina, la angla, la franca, la germana, la svahila, Loglano, Esperanto, kaj diversaj aliaj lingvoj.

La gramatiko estas plejparte izola; vortordo SVO, sed ankaŭ VOS kaj OSV eblas. Simile kiel Loglano kaj Loĵbano ĝi havas multajn tre precizajn konjunkciojn.

La formo de la lingvo ankoraŭ ne fiksiĝis; ankoraŭ en 2005 ĝi plu reviziiĝas eĉ en sia fonologio kaj ortografio.

Nombroj (1-10): han du tri kwar fay xey cil pal gaw hanzoy

Ekzempletoj redakti

  • go kom kay zi dorm (Mi manĝas kaj vi dormas)
  • go kom kay dorm (Mi manĝas kaj dormas)
  • pami va pamo dorm (La patrino aŭ la patro, kaj eble ambaŭ, dormas.)
  • pami fibu pamo dorm (La patrino aŭ la patro, sed ne ambaŭ, dormas.)
  • pami vabu pamo dorm (La patrino dormas se la patro dormas)
  • pami buva pamo dorm (La patrino dormas nur se la patro dormas)
  • pami fi pamo dorm (La patrino dormas se, kai nur se, la patro dormas)
  • go fo kom, coface go kom (Mi malsatis, do mi manĝis)
  • go kom, cefaco go fo kom (Mi manĝas ĉar mi malsatis)
  • go gi dorm gi zi pa kom (Mi dormis dum vi manĝis)
  • da ja fu ke zi kom (Li iros post kiam vi manĝos)
  • go pa zi pa kom (Mi manĝis antaŭ ol vi)

Eksteraj ligiloj redakti