Cerratón de Juarros

Cerratón de Juarros [zeraTON deĤUAros] estas loĝloko kaj municipo en la centroriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Montes de Oca.

Cerratón de Juarros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09292
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 3° 22′ U (mapo)42.421944444444-3.3738888888889Koordinatoj: 42° 25′ N, 3° 22′ U (mapo) [+]
Alto 988 m [+]
Areo 16,2 km² (1 620 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cerratón de Juarros (Provinco Burgoso)
Cerratón de Juarros (Provinco Burgoso)
DEC
Cerratón de Juarros
Cerratón de Juarros
Situo de Cerratón de Juarros
Cerratón de Juarros (Hispanio)
Cerratón de Juarros (Hispanio)
DEC
Cerratón de Juarros
Cerratón de Juarros
Situo de Cerratón de Juarros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cerratón de Juarros [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 17 el 1991.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
69 71 70 62

Ĝi distas 32 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Castil de Peones, Valle de Oca, Villafranca Montes de Oca kaj Arraya de Oca kaj enhavas la submunicipon Turrientes (13 personoj), kaj la senhomejo San Otero.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Cerratón de Juarros formis parton de la Jurisdicción de Villafranca de Montes de Oca en la partido Juarros, kun reĝlanda jurisdikcio kaj vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Eŭlalia.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti