Tronador

monto en Argentino
(Alidirektita el Cerro Tronador)

Tronador (en hispana Cerro Tronador) estas estingiĝinta stratovulkano en sudaj Andoj, situanta laŭlonge de landlimo inter Argentino kaj Ĉilio, ĉe la Argentina urbo Bariloche. Tiu monto estis nomita Tronador (en hispana por tondrulo) fare de lokanoj reference al la sono de falantaj serakoj (glaĉerblokoj). Kun altitudo de 3,470 m, Tronador staras pli ol 1000 m super najbaraj montoj en la Anda masivo, kio faras ĝin populara destino por montogrimpado. Situa ene de du Naciaj Parkoj, Nahuel Huapi en Argentino kaj Vicente Pérez Rosales en Ĉilio, Tronador hejmas por totalo de ok glaĉeroj, kiuj estas nune retiriĝantaj pro la plivarmiĝo de supra troposfero.[1]

Tronador
monto
supermara alteco

3 491 m

Geografia situo 41° 10′ S, 71° 53′ U (mapo)-41.160833333333-71.8875Koordinatoj: 41° 10′ S, 71° 53′ U (mapo) f4
Tronador (Argentino)
Tronador (Argentino)
DEC
Tronador
Tronador
Situo de Tronador
Tronador (Ĉilio)
Tronador (Ĉilio)
DEC
Tronador
Tronador
Situo de Tronador
Map
Tronador
vdr
Vido de la ĉefa pinto Tronador.

Referencoj redakti

  1. Bown, Francisca. 2004. Cambios climáticos en la Región de Los Lagos y respuestas recientes del Glaciar Casa Pangue (41º08’S). Tezo por gradiĝo en Geografio. Universitato de Ĉilio.

Eksteraj ligiloj redakti