Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cezareo en Kapadokio.

Cezareo (hebree: קיסריה‎, Qesarya) estas loĝloko de Israelo kiu kreskis en la eksteraĵoj de la historia Cesarea Maritima. Ĝi situas meze inter Telavivo (45 km) kaj Ĥajfo, ĉe la mediteranea israela marbordo, proksime al la urbo Hadera. La moderna Cezareo, kun 4200 loĝantoj, estas la nur israela loĝloko administrata de privata organizo, la Korporacio por la Disvolviĝo de Cezareo; organizata kiel komunuma setlejo, kvankam ne kiel kibucomoŝavo. Ĝi estis urbo konstruita honore al la romia imperiestro Cezaro Aŭgusto. Ĝi konservas arkeologiaĵojn el romiaj, bizancaj kaj krucmilitistaj epokoj. Ĝi posedas romian akvedukton kaj amfiteatron.

Cezareo
PiCesare064.jpg
Administrado
Demografio
Loĝantaro 5 343  (2019) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 30′ N, 34° 54′ O (mapo)32.534.9Koordinatoj: 32° 30′ N, 34° 54′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Cezareo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Caesarea [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la romia akvedukto
la romia teatro